Esperantaj Vortaroj

Gravaj por kiu lernas, estas la vortaroj. Tie ĉi oni trovas liston de retaj vortaroj, utilaj por la lernantoj kaj verkantoj. Se vi konas alian, bonvolu sendi la ligilon al mi. Krom nur-esperantaj vortaroj, vi trovos tie ĉi ligilojn al vortaroj nacilingvo-esperanto. Bonvole elektu la liston kiun vi volas vidi:

EsperantoAliaj utilaj ligoj

Eo-Eo vortaroj en la reto

  • Reta Vortaro
    La plej granda kaj grava esperanta vortaro en la reto. Enhavas difinojn en esperanto, kaj tradukojn al dekoj da lingvoj.
  • Akademia Vortaro
    Oficiala vortaro de la Akademio de Esperanto, ankoraŭ konstruata, sed oficiala. Ĝi havas ligilojn al ReVo dum la konstruado
  • Vortaro pri komputilaĵo
    Vortaro kun esperantaj difinoj de preskaŭ ĉiu vorto kiu rilatas la komputilan mondon. Ankaŭ enhavas vortojn pri matematiko kaj aliaj sciencioj.
  • Vikipedio
    Libera enciklopedio konstruita de retumuloj kiuj verkas la artikolon, eĉ vi povas helpi la verkadon.
  • Universala Vortaro
    Vortaro verkita de Zamenhof por la Fundamento de Esperanto, kun tradukoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola.
  • Astronomia Terminaro
    Tiu ĉi terminaro enhavas la plej ordinarajn astronomiajn terminojn kiuj jam estis esperantigitaj.
  • Termirano pri Bakado
    Tre utila se vi volas aŭ bezonas skribi intrukcioj por bakado de manĝaĵoj.
  • Ilustrita Vortaro
    Kun traduko en kelkaj lingvoj, kaj bildoj por ĉiuj vortoj.
  • Bazaj Radikoj
    Listo de la plej oftaj radikoj en Esperanto, kun tiuj ĉi 2,500 radikoj vi povos facile fari pli ol 25,000 vortojn!
  • Hejma Vortaro
    Helpilo por parolantoj de Esperanto, kiuj uzas la lingvon hejme. Tie ĉi vi trovos liston de hejmaĵoj kun difinoj en Esperanto kaj kelkaj tradukoj.
  • La Vortaro
    Komputila programo por havi vortaron surekrane en Vindozo kaj Linukso. Oni povas elŝuti la programon senkoste!
  • Landoj kaj Lingvoj
    Listo de ĉiuj landoj kaj lingvoj en la mondo, kun kelkaj statistikoj, ĉio en Esperanto, kompreneble. Ankaŭ oni trovos telefonajn kodojn, kaj ISOajn kodojn.
  • Muzika Vortaro
    Listo de vortoj pri Roko, Popo kaj ĝenerala muziko. Enhavas ankaŭ vortojn pri muzikiloj, video kaj teĥnikaĵoj.

Aliaj utilaj ligoj

  • Ligilaro pro tradukado
    Ligiloj al vortaroj, programoj kaj aliaj rimedoj por tradukado
  • Ĉeno
    Liligalo al legaĵoj, koputiloaj programoj, vortaroj, ktp.
 

HEJMPAĜO


<< Iru antaŭen

Turismaĵoj

Vizitante Meksikurbon

EO kaj Komputiloj

Unikodo kaj Vindozo

Esperantaj vortaroj

Legaĵoj kaj Radiostacioj

Babilejoj kaj ludoj

Serĉiloj por FireFox

La paĝo estas konstruata, revenu poste por vidi pli. Kontaktu min.

Mia retejo estas vidata pli bone per InternetExplorer Mozilla Firefox.

 

Ŝangu stilon: Arial Times Comic
Se vi havas problemojn pri stilpaĝo, eniru al:
http://ttt.jubilo.ca/ttt/vortaroj/default.asp?sen=1