Unikodo kaj Vindozo

POD: Plej Oftaj Demandoj pri Unikodo

  • Kio estas Unikodo?

    • Komputiloj nur komprenas ciferojn. Ili ne komprenas vere la literojn. Komputiloj unue uzis la 128 literojn kaj signojn de la angla, aranĝo donis unu ciferon, ekde 0 ĝis 127 al ĉiu litero kaj signo, poste (ĉirkaŭ 1990) ili uzis 256 signojn komunajn en la lingvoj de okcidenta Eŭropo: angla, hispana, franca, itala, portugala, germana, svedia, norvega, kaj finna. Kompreneble en la landoj, kie tiuj lingvoj ne estas parolataj, oni elektis malsaman aron da 256 signoj. La problemo estas ke teksto farita en komputilo de Meksiko, kiu uzas la Ñ, ne estas legebla en komputilo de Ĉeĥio, eble tiu Ñ aperos kiel Š, tio okazas ĉar la Ñ kaj la Š havas la saman kodon, ekzemple la numeron 135. Antaŭ ol interreto tio ne estis tiom grava problemo, sed nun ĉiuj povas eniri paĝaron en ĉiu lingvo, el ĉiu lando. Por solvi tiun ĉi problemon, la Unikoda Konsorcio ekekzistiĝis, kaj proponis fari unu aranĝon de literoj kaj signoj por ĉiuj lingvoj, do oni povas havi ĉiujn literojn en ĉiuj komputiloj, ĉiulande. Antastaŭ 256, unikodon havas miliojn da signojn kaj literojn, la aranĝo donas unikan kodon (unikodon) al ĉiu litero, do nun la Ñ kaj la Š havas malsaman kodon, do kiam mi tajpas Ñ en tektso ĝi daŭriĝos kiel Ñ ĉiam, ĉie.
       
  • Kiuj lingvoj estas tajpeblaj per Unikodo?

    • Unuvorta respondo: Ĉiuj.
    • Multvorta respondo: Ĉiuj lingvoj en la mondo kiuj uzas unu el tiuj ĉi skribmanieroj: latina, greka, cirila, armena, hebrea, araba, aramea, maldiva, devanagara, bengala, gurmuka, orija, tamila, telugua, kanara, majalajama, sinhala, taja, laŭa, tibeta, birma, korea, etiopa, ĉeroka, kanada-indiĝena-silaba,  tagaloga, kmera, mongola, ĉina, japanaj, korea kaj multaj aliaj. Por pli datumoj pri la lingvoj kaj la skriboj esperante iru al paĝaro de Bertilow, aŭ angle al paĝaro de Unikodo.
       
  • Ĉu ankaŭ lingvoj el orienta kaj okcidenta Azio estas subtenataj?

    • Jes. Unikodo havas pli ol 70,000 ideografaĵojn, laŭ ŝtataj reguloj de Ĉinujo, Japanujo, Koreujo kaj Tajvano. Ankaŭ la lingvoj kiuj estas skribataj maldekstren (ekz. la araba) estas subtenataj.
       
  • Kio estas UTF-8? Ĉu ĝi estas Unikodo?

    • Unikodo estas pli kompleta literaro ol antaŭaj, do ĝi estas pli granda. UTF-8 estas plimalgrandigilo. En UTF-8 la oftaj latinaj literoj estas uzataj kiel ne-unikodaj, kaj la ceteraj kiel unikodaj. Do la en la vorto ĉevalo la ĉ bezonas duoblon da spaco ol la e. Se oni ne uzus UTF-8, ĉiuj literoj uzus duoblon. Kelkaj aziaj literoj bezonas trioblon, do UTF-8 okupas la plej eblan malgrandan spacon por ĉiu litero.
       
  • Kiel oni uzas Unikodon en retpaĝoj?

    • Oni nepre metu <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8"> ene de la <head> ero.
    • Kaj por aperigi unikodajn literojn sur la paĝo:
      • Se vi ja povas konservi dosierojn kiel UTF-8aj dosieroj, vi povas tajpi rekte la unikodan literon/signon en la HTMLa kodo, ekzemple: Matenmanĝaĵo. estus: <i>Maten<b>manĝ</b>aĵo.</i>
      • Se vi ne povas konservi dosierojn kiel UTF-8aj dosieroj, vi devas tajpi la unikodan kodon de la litero/signo en la HTMLa kodo, ekzemple: matenmanĝaĵo. estus: <i>maten<b>man&#x11d;</b>a&#x135;o.</i>
        Oni tajpu: & # x poste la unikodan nombron de la signo kaj fine ;.
      • La unikodaj kodoj por esperantaj literoj estas:
        Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ
        &#x108; &#x109; &#x11c; &#x11d; &#x124; &#x125;
        Ĵ ĵ Ŝ ŝ Ŭ ŭ
        &#x134; &#x135; &#x15c; &#x15d; &#x16c; &#x16d;

  • Kiel mi povas scii ĉiujn unikodajn kodojn?

    • Je Vindozo la plej facila metodo estas uzi la Mapon de Signoj (Character Map, Mapa de Caracteres). Oni elektu la literon, kaj malsupre oni povas vidi la unikodan codon U+ kaj la nomon. Mi konsilas uzi la litertipon Arial, aŭ Times New Roman, kiuj estas la plej kompletaj litertipoj.
    • Alia ebleco estas uzi dokumenton de la Unikoda Konsorcio havebla ĉe ĝia retpaĝo. Bedaŭrinde tiu ĉi informo estas nur en la angla.
 

HEJMPAĜO


<< Iru antaŭen

Turismaĵoj

Vizitante Meksikurbon

EO kaj Komputiloj

Unikodo kaj Vindozo

Esperantaj vortaroj

Legaĵoj kaj Radiostacioj

Babilejoj kaj ludoj

Serĉiloj por FireFox

La paĝo estas konstruata, revenu poste por vidi pli. Kontaktu min.

Mia retejo estas vidata pli bone per InternetExplorer Mozilla Firefox

 

Ŝangu stilon: Arial Times Comic
Se vi havas problemojn pri stilpaĝo, eniru al:
http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi/pod.asp?sen=1