Elŝutu tiun ĉi malgrandegan dosieron. La
dosiero estas ZIP kun intsalilo kaj unu DLL
Duoble-klaku sur la instalilo (*.msi)
Preta! La instalado pretas. Oni ja povas malinstali la klavar-aranĝo.
Instrukcioj por konfiguri:
Eniru la stirpanelon (Control Panel)
Eniru la eron de Lokaj Agordoj (Regional Settings)
En la sekcio de Lingvo (por la klavaro) aldonu: Angla (Usono)
kun la aranĝo Usona Internacia +Esperanto
Konfigurado pretas.
Notu: Se vi ne havas AltGr klavon, uzu control-alt
kune en la maldekstra flanko
Intrukcioj
por tajpi:
Cirkunfleks-akcentitaj literoj
ĉ: tajpu la ĉapelo ^ (shift-6
) kaj poste la literon. Por majusklaj Ĉ: tajpu la
ĉapelon ^ (shift-6 ) kaj poste
Shift-literon. Funkcias por: ĉĝĥĵŝ âêîôû ĈĜĤĴŜ ÂÊÎÔÛ. Por tajpi la
ĉapelon sole, tajpu ^ (shift-6 )
kaj poste la spacon.
Mallong-akcentitaj literoj ŭ:
tajpu la ~ (shift-` ) kaj poste la
literon. Por majusklaj Ŭ: tajpu la ~ (shift-`
)
kaj poste Shift-literon. Funkcias por: ŭ Ŭ. Por tajpi la ~
sole, tajpu ~ (shift-` ) kaj poste la
spacon.
Akut-akcentitaj literoj á:
tajpu la apostrofo ' kaj poste la literon. Por majusklaj Á:
tajpu la apostrofo ' kaj poste Shift-literon. Funkcias por:
áéíóú ÁÉÍÓÚ. Por tajpi la apostrofon sole, tajpu ' kaj poste la
spacon.
Dupunkt-akcentitaj literoj ü:
tajpu la citilon " (Shift-' ) kaj poste la literon. Por
majusklaj Ü: tajpu la citilon " (Shift-' ) kaj poste
Shift-literon. Funkcias por: äëïüÿ ÄËÏÖÜ. Por tajpi la citilojn
sole, tajpu " (Shift-' ) kaj poste la spacon.
Malakut-akcentitaj literoj à:
tajpu la akcenton ` kaj poste la literon. Por
majusklaj À: tajpu la akcenton ` kaj poste
Shift-literon. Funkcias por: àèìòù ÀÈÌÒÙ. Por tajpi la akcento sole,
tajpu ` kaj poste la spacon.