Estas, ĉefe tri facilaj manieroj por tajpi unikode je Vindozo. Ĉiuj ĉi metodoj nur
funkcias se la programo subtenas unikodon (jen listo
de gravaj subtenantaj programoj).Vi elektu, laŭ via ŝato kaj sistemo:
Nur por Vindozo NT4.0, 2000, XP, Server 2003, Vista, Win7, Server 2008 (32 kaj 64)
Tiujn ĉi klavar-aranĝojn mi programis, ofte kun la helpo de iu uzanto
de tian klavaron. Ĉiuj aranĝoj elŝuteblaj tie-ĉi funkcias same al la
originala kaj havas la eblecon je tajpi la esperantaj literoj (Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ)
sen perdi ion, t.e. ekzemple, la hispana klavaro tajpas ĉiujn hispanajn
literojnkaj krom tio, la esperantajn.Elektu laŭ la
klavaron kiun vi havas:
Se vi havas alian klavaron,
kontaktu min, kaj mi povas helpi pri la
kreado de klavar-aranĝoj
Microsoft faris programeton por fari klavar-aranĝojn. La programo
haveblas ĉe la
Microsoft-a retejo(tute en la angla).
Ĝi ne estas bezonata por uzi la aranĝoj!, nur por programi ilin.
Klavar-aranĝo farita de Microsoft kiu inkluzivas la ĉapelitaj literoj.
Tial ke ĝi estas farita de MS vi povas pensi ke estas pli bona, sed
estas malpli facila ĉar la literoj estas en ne kutimaj lokoj, ekz. la '?' estas sur la 6! Do oni devas kutimiĝu.
Pli informoj. Mi konsilas uzi la farilon de
aranĝoj.
Keyman estas programeto kiu ŝanĝas cx al ĉ (kaj simile por
ĉiuj ĉapelitaj literoj). Se vi havas sistemon alian ol 98, mi konsilas la
uzadon de la farilo de aranĝoj, ĉar tiu ĉi programeto eble malhelpas la
tajpado de aliaj literoj, kiel áëìñ. Pli
informoj kaj elŝutado.